le lundi 11 octobre 2021
KORVO KAJ VULPO
Magistro korv’ sur arbo altsidanta,
En sia bek’ fromaĝon portis.
Magistro vulpo al odor’ flaranta,
Tiele proksimume vortis :
« Saluton korva moŝto mia.
Senfine vi aspektas bela kaj gracia !
Se plie, via voĉo trilas
Agrable kiel plumoj brilas,
Vi estas de 1’ arbaro la feniksa gasto. »
Je tiuj vortoj ekĝojegas korvo vanta ;
Por montri voĉon sen prokrasto
Malfermas larĝan bekon, jen rabaĵ’ falanta.
La vulpo kaptas ĝin kaj diras gi : « (...)