Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Belega doto

Rakonto esperantigita de S-ro Lebatteux. (Page 5)

Article mis en ligne le 29 mars 2020

Jam dufoje, la kunlaborantinoj mokis Mimi Pinson, oferantaj al ŝi kufon, ĉe l’okazo de festotago de sankta Katarino (25-an de novembro). Sed, ŝi ĵuris al si mem, ke ŝi sukcesos renkonti edzon antaŭ la fino de la nuna jaro. Mimi pruvis ke ŝi ne estas malspritulino. Jen estas kiel ŝi agis. Ŝi redaktis tiun ĉi simplan anoncon, kiun ŝi presigis sur la 12-an paĝon de la gazeto "Granda Folio".

"Fraŭlino, 27 jara,honesta, blonda, beleta, havanta 2 000 frankojn dote, 3 500 000 frankojn espere, deziras edziniĝi je honesta viro, sana, ĉirkaŭ 30 jara, - Skribi al M. P., en la oficejo de la gazeto".

Dum la semajno sekvinta, Mimi ricevis 397 leterojn, el kiuj multaj devenis de ŝercemuloj, sed post disspecigo, ŝi respondis, per sia plej bela skribaĵo, al 16 junuloj. Post unu monato, kiam multaj leteroj estis interŝanĝintaj, ŝi fine elektis kiel edzon, la junan Ademar Supje.

Laŭ la deziro de la geedzoj, la edziĝa festo pasis senceremonie, sed, la morgaŭan tagon, Ademer decidis peti de sia edzino pli detalajn sciigojn pri la 3 500 000 frankoj esperataj. Neniel timigata, la juna virino aliris al sia ŝranko, melfermis ĝin,eltiris el tirkesto sep malgrandajn rektangulojn el papero, presitajn je diverskoloraj inkoj.

- "Tio estas mia espero, ŝi diris tute simple, ĉi tiuj paperoj egalvaloras la sumon kiun mi diris, ĉar ĉiu el la biletoj de la sep malsamaj loterioj povas gajni 500 000 frankojn".

Kaj ŝi legis, prenante la biletojn unu post la alian :


- unu bileto de la loterio Maljunaj ftizuloj,
- unu bileto de la loterio Neresanigeblaj malsprituloj,
- unu bileto de la loterio Enradikitaj drinkuloj,
- unu bileto de la loterio Nedubaj mallongigitoj,
- unu bileto de la loterio Nevenkeblaj balbutuloj,
- unu bileto de la loterio Malobeemaj ĝibuloj,
- unu bileto de la loterio Ĉiopova gazetaro,

- Estas vere, diris Ademar, penadante rideti. Certe, sepobligante, tio faras ĝuste tri milionojn kaj duonon, en espero...
- Multaj geedzoj unuiĝis, ne havante tiom, rediris Mimi.
- Certe, murmuris la edzo, tamen iom malkontenta.