Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Zamenhofa tago 2019

Bone okazis la Zamenhofa Tago 2019, la 15an de decembro en Le Mans.

Article mis en ligne le 21 janvier 2020
dernière modification le 12 février 2020

Bone okazis la Zamenhofa Tago 2019, la 15an de decembro en Le Mans.

38 personoj partoprenis kaj nia programo estis sufiĉe densa por ke ili pasiĝu bonan kaj agrablan tagon. Eĉ la suno invitis sin.

Unue ni matene kunvenis en la Musean korton « Carré Plantagenêt », kafumante kaj babilante dum kelkaj minutoj, atendante nian profesian gvidantinon, vere nomata Nathalie !
Ŝi afable gastigis la tutan grupon por viziti la « Romajn Publikajn (varmajn) Banejojn » de Le Mans. Kvankam ni estis multaj, ŝi lerte gvidis nin tra la arkeologiaj ŝtonoj.

La Publikaj Banejoj karakterizis la tiuepokan roman vivmanieron de nia urbo Vindinium (hodiaŭ : le Mans). Ili estis konstruitaj inter la una kaj dua jarcento post JC. Verŝajne, ili funkciis ĝis la fino de la tria jarcento, kaj estis detruitaj por konstrui la remparojn.

Tie, homoj interparolis pri diversaj aferoj : politiko, ekonomio..Ili babilis, ludis, sin renkontis, kreis novajn rilatojn, projektojn... en varma akvuma etoso.
Tiu loko estis gravega loko, preskaŭ la viv-centro, la koro de la urbo.

Ĉiuj ni religie aŭskultis nian gvidistinon, kiu tre profesie klarigis al ni pri la tekniko : kiel akvo varmiĝis kaj fluis en la banujojn kaj pri la socia vivo : kiel la homoj organiziĝis en tiuj lokoj…

Post tiu vizito ni iris al la muzeo « Carré Plantagenêt » Ankoraŭ bela promenado tra la historio de nia urbo.

Post la manĝo, Pierre invitis nin al promenado laŭlonge de la roma remparo, kiu ĉirkaŭas parton de la urbo apud la rivero Sarthe. Per simplaj klarigoj kaj lokaj anekdotoj li kondukis nin al agrabla vojaĝo en la malnova urbo sub vintra suno. Ni iris ĝis la katedralo kie ni trankvile disiĝis."

Muriel