Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Katedralo sankta Juliano (en la urbo Le Mans)

De preskaŭ 7000 jaroj, tiu loko estas sakrata kiel atestas tion la menhiro apud la katedralo. Tiu konstruaĵo estas vera « arkeologia katedralo », sintezo de la romanika stilo kaj de la diversaj gotikaj skoloj : ĝia konstruado etendiĝas de la 11a ĝis la 15a jarcento. Ĝi longas 137 metrojn, ĝia bazo ampleksas 5000 m² : ĝi estas do unu el la plej imponaj francaj katedraloj.

Article mis en ligne le 17 juin 2023
dernière modification le 19 juin 2023

1 LA REĜA PORTALO
Tiu portalo havas la sama tipon kiel tiu de Ĉartro. Malkiel la tradicia plano de katedraloj, ĝi ne troviĝas je la ekstremo de la navo, sed nur ĉe unu el la flankoj, tiel ke ĝi situas fronte al la ĉefa strato de la mezepoka urbo, la Granda Strato .

2 LA ROMANIKA FASADO (11a jarcento)
Tiu plata fasado karakteriziĝas per la sobreco de la ornamo uzanta la efikojn de la lumoj kaj de la ombroj de la geometriaj frisoj kaj la efekton de dam-tabulo de la frontono.

3 LA ROMANIKA NAVO
Ĝi longas 60 metrojn kaj altas 24 metrojn ; ĝi estis konstruita en la 11a jarcento. Post incendio kiu detruis ĝin, oni rekonstruis per ŝtonoj laŭ la Plantagenet-Stilo(*) Tiu stilo karakteriziĝas per kupolo-efekto, ĉiu volbo-ŝlosilo estis lokita pli alte ol la pinto de la kvar ĉef-solivaj arkoj kiuj enkadrigas ĝin.
(*) Stilo kiu venas de Normandio kun modluroj, kapiteloj, alternitaj koloroj de la ŝtonoj.

4 LA VITRALO DE LA ĈIELIRO
Tiu vitralo estas unu el la plej antikvaj kiuj ankoraŭ lokiĝas en religia konstruaĵo (de la komenco de la 11a jarcento). La brilo de ĝiaj koloroj, la sobreco de ĝia ornamo, la ascenda movo de la gestoj kaj de la vestoj donas vivantecon kaj modernecon stilon al tiu konsiderinda verko de la vitrala arto.

5 LA TRANSEPTA KRUCIĜO
La transepto estis konstruita parte dank’al la malavareco de la reĝo Karlo la 5a kiu, tiu maniere volis danki Sanktan Julianon. La sankta patrono de la urbo redonis al li spiritan serenecon post lia freneza krizo en arbaro de le Mans, la 5an de aŭgusto 1392. Oni atentu ĉefe la grandan orgenojn de la Renesanca epoko, de Simon Hayeneuve (1529-1535), la grandan roz-vitralon (15a jarcento) kaj la du tapiŝojn Sankta Juliano (15a jarcento)

6 LA KAPELO DE LA BAPTOFONTO
Ĝi entenas tri kuŝostatuojn, el kiuj du estas gravaj verkoj de la Renesanco. La kuŝita statuo de Grafo de la provinco Maine Karlo la 5a frato de la reĝo René, estas verko de la italia skulptisto Francesco Laurana (fine de la 15a jarcento). La kuŝita statuo de Guillaume Du Bellay, vicreĝo de Piemonto, estas verko de Pierre Bontemps (meze de la 16a jarcento)

7 LA KAPELO DE LA SANKTA VIRGULINO
Ĝi entenas gravegan verkon de la okcidenta mezepoka pentrarto : la ĉielkoncerto de la 47 muzikistaj anĝeloj (fine de la 14a jarcento). Tiu ensemblo estas unika ankaŭ pro la prezentado de multaj muzikiloj mezepoko, nun malaperintaj.

8 LA ĤOREJO
Ĝi altas 34 metrojn, kaj estas ĉirkaŭita per duobla absid-aleo kaj dek tri radiantaj kapeloj. Ĝi entenas, same kiel la ĥorejo de la Dipatrino de Ĉartro, la plej belan ensemblon de la mezepokaj vitraloj.

9 LA SAKRISTIO
Ĝi montras la tuton de la dorsapoligoj de ĥorejoj-seĝoj (1576) kiuj figuras la vivon de Kristo. Ili apartenas al la sama grupo kiel la seĝoj ĉirkaŭantaj la ĥorejon.

10 LA MEBLARO
La murtapiŝoj (15a jarcento)
 • La legendo de Sankta Juliano kaj 5 tapiŝoj kiuj figuras la vivon de sanktaj Gervais kaj Protais.
 • La ĉiela koncerto de la 47 muzikistaj anĝeloj


La tombo-monumentoj
 • Karlo la 4a : Charles IV
 • Gijom du belej : Guillaume du Bellay
 • Kardinalo Grento : Cardinal Grente


La orgenoj
Tiu tubaro-meblo estas unu el la plej grandiozaj de la Renesanco.
Ĝi konsistas el 66 orgentubaroj, 4 klavaroj kaj 4500 tuboj.
La vitraloj
 • la vitralo de Sankta Stefano kaj tiu de la Ĉieliro
 • 13 fenestroj montrantaj alt-staturajn personojn : Sanktuloj, episkopoj…
 • Ensemblo da vitraloj rakontantaj la vivon kaj miraklojn de la Virgulino Maria
 • « la verko de la reĝo » kaj la rozvitralo
La Ĥorejseĝoj
La dorsapoligoj figuras la vivon de Kristo.


Documents
Version pdf imprimable 1.4 Mio / PDF