Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

La blanka malsano

Se mi parolus pri malsano kiu devenas de Ĉinio, kontaĝa malsano, eĉ pandemio kiu infektas maljunajn homojn...
Se mi parolus pri timo, paniko, pri deviga izolago, pri serĉo de kuraciloj…
Eble vi dirus al mi « nu, ne ankoraŭ ion pri la kronviruso ! »

Article mis en ligne le 18 mars 2021
dernière modification le 24 mai 2021

Ne maltrankviliĝu. Ne temas pri kronviruso.
La malsanoj estas malsamaj. Ĉi tie, oni havas blankan makulon. Unue malgrandan, poste sur la tutan korpon. Oni putriĝas, oni multe suferas, finfine oni mortas. La malsano batas nur homojn kiuj estas almenaŭ kvindek jaraĝa. Sed, ĉiuj malsanuloj mortas (ne nur nul komo kvin procentoj).

Tiu teatraĵo estis verkita en mil naŭcent tridek sep de Karel Capek (tiu aŭtoro elpensis la vorton « roboto » sed tio estas alia afero).

 Mi ŝatus prezenti al vi la ĉefajn rolulojn.

La malsano :
mi jam sufiĉe parolis pri ĝi.

La marŝalo :
Li estas estro. Li estas ĝeneralo. Li zorge preparis sian patrujon por la venonta milito.
Li sincere opinias ke li faru militon por la feliĉo de sia popolo, kiu bezonas pli da spaco. (Ne forgesu : ni estas en 1937.) La malsano ? Ne gravas. Ĝi mortigas nur maljunajn homojn, kaj li, la marŝalo, bezonas junajn virojn por la milito. Li ne timas la blankan malsanon por si.

Profesoro Sigelius :
Sinjoro kortega Konsilanto, estro de prestiĝa kliniko. Sed nun, lia scienco estas senpova. Li nur mildigas la suferon de pacientoj per morfino. Li ne scias kiel resanigi ilin.
Li admiras la marŝalon. Li ne amas laŭdevenajn fremdulojn.
Lia ĉefa zorgo estas la disvolviĝo de lia kliniko. Li timas la blankan malsanon por si.
Li konsilas la devigan izoligon de la malsanuloj. Kaj « kiu provus fuĝi, tiun oni mortpafos. »
Li opinias ke « fari el kuraca procedo sian negocan sekreton, tio ne estas agado inda ol kuracisto ».

Barono Krüg :
Li havas firmaon kiu konstruas armilojn en multaj fabrikoj.
Li estas riĉega. Li tute subtenas la Marŝalon. Li estas infektita. D-ro Galen ne volas kuraci lin ĉar li ne volas haltigi siajn fabrikojn.

Doctoro Galen :
Li estas laŭdevena fremdulo. Li laboras en malriĉa popola kvartalo.
Sed li ĵus faris gravan elkovron kaj nun li kapablas sukcese kuraci la blankan malsanon.
Antaŭe, li provis flegi multajn vunditojn dum la Unua Mondmilito. Terura milito, kiu mortigis tiom da junuloj ! Li deziras mondan pacon. Tiucele li volas ke la potenculoj, la riĉuloj, publike deklaru ke ili neniam plu instigos militon. Nur poste li akceptos kuraci la granduloj, nur poste li diros kial oni kuracas la blankan malsanon. Nun li kuracas nur la malriĉuloj.

Iu patro :
Li ĝojas ĉar li fariĝas direktoro. La antaŭa direktoro mortis pro la malsano. « Oni devas esti dankema al la sorto ». Lia filo ? Li plenumu sian devon ! Li devu iri militon.
Li mem baldaŭ fariĝas malsana.

Lia filino :
Ŝi ne timas la blankan malsanon. Kontraŭe ŝi esperas ke ĝi liberigos lokon por la junaj.
Juna homo trovas ja nenian ekzistadon : en la mondo simple ne estas tiom da postenoj.
« Io devis okazi, por ke ni junaj povu vivi kaj fondi familiojn. »

Ĵurnalistoj :
Ili volas vendi gazetojn. Ili volas trankviligi la publikon.
La sinteno de D-ro Galen mirigas ilin : « do li ne volas kuraci la riĉuloj antaŭ ol ili malpermesis militon ? »

 Kion signifas tiu verko ?

La enhavo de ĉi tiu teatraĵo en tri aktoj kaj dek kvar tabloj restas same aktuala kiel fanatikeco, gusto por potenco, hipokriteco kaj la eterna kapablo sin perfidi.
Karel Čapek klare montras en la antaŭparolo de sia verko, ke la pandemio menciita estas metaforo por la morala lepro, kiu ekstermas la homan civilizon.
En ĉi tiu rakonto, ne estas herooj, estas nur viroj kaj virinoj, dormigitaj per la amaskomunikila diskurso. Ekzistas ankaŭ militaj, ekonomiaj kaj akademiaj oportunistoj. Ne gravas, kian socian klason Capek ekzamenas, ĉiuj pretas uzi la pandemion por siaj propraj celoj.
Karel Čapek montras la blindecon de ordinaraj homoj, la karierismon de kuracistoj, la supraĵecon de ĵurnalistoj, la fikonduton de politikaj gvidantoj. Ĉiu tavolo de la loĝantaro havas sian propran egoismon kaj ĉiuj ĉi egoismoj kondukas la socion nerezisteble al katastrofo. 

 Kaj nun ?

 Kvankam nia mondo diferencas de tiu de Karel Čapek, militaj konfliktoj ĉiam eksplodas kaj kaŭzas la suferon de milionoj da loĝantoj. Samtempe la riĉa parto de la homaro sin dediĉas al la kulto al konsumado.
Eĉ en demokratiaj landoj pli aperas aŭtoritataj tendencoj, fascino pri fortaj kaj arogantaj gvidantoj kaj politika demagogio. Nia Dio estas ekonomia kresko. Blindigitaj de niaj propraj interesoj kaj nia egoismo, ni tre similas al la roluloj en la teatraĵo de Karel Čapek.


Vi povas elŝuti tiun verkon ĉi tie : http://livros01.livrosgratis.com.br/ik000034.pdf