Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Esperanto, natura lingvo kaj artefarita lingvo

L’Espéranto, langue naturelle et langue artificielle

Article mis en ligne le 13 décembre 2020
dernière modification le 16 décembre 2020

 I Mallonga prеzentado de la lingvoj sur la tera globo

Ekzistas proksimume sep mil parolataj lingvoj en la mondo kaj kvin kiuj kunigas la plej grandan nombron de parolantoj :
- la mandarena lingvo kun 955 milionoj (do ne ĉiuj 1.500 milionoj ĉinoj) ;
- la hispana lingvo kun 407 milionojn (sed almenaŭ 20 milionoj parolas indianaj lingvoj) ;
- la angla lingvo ampleksas 359 milionojn ;
- la hinda lingvo estas parolata de 311 milionoj (tre malmulte rilate 1.300 milionojn da loĝantoj).
Tiuj kvar lingvoj reprezentas 2 miliardojn kaj 310 milionojn da parolantoj.

Aliaj dek lingvoj ĉirkaŭprenas 1 miliardon 338 milionoj da parolantoj. Estas : la araba, la bengala, la portugala, la rusa, la japona, la wu (alia lingvo de Ĉinio), la turka, la korea, franca,la germana lingvo.
Sekve kaj simpligante cifrojn, pli ol la duono de la loĝantoj de la planedo (3,6 miliardoj el 7 miliardoj) parolas 14 malsamajn lingvojn.


Necesas fari du rimarkojn :
- En multaj landoj, la oficiala lingvo ne estas parolata. Plie, en landoj kie pluraj oficialaj lingvoj estas legalaj : Belgio, Kanado kaj Svisio, multaj homoj havas malfacilaĵojn por esti komprenataj en la oficiala lingvo kiun ili uzas malofte (aŭ tute ne) en sia regiono.
- Kelkaj lingvoj ne havis unuigitajn gramatikojn kaj lokojn por ilin lerni fine de la XIX-a jarcento. Ili ne ekzistis leĝe. Tiel okazis pri la baska, la dana, la hebrea, la norvega, la ĉekoslovaka lingvo. Krome la politikaj kondiĉoj rezultigas, ke la makedona lingvo (varianto de la bulgara lingvo) aperis en 1945 ; la valenciana lingvo spruĉis kiel malsama lingvo antaŭ la katalano lingvo kaj poste tiu fikcio malaperis (inter 1983 kaj 2005) ; la kroata lingvo estas lingvo disigita de la serba lingvo ekde 1991.

Konkludo pri la lingvoj, t. e. la oficialaj lingvoj aŭ la naturaj lingvoj

Se ni konsideras la geografian lokalizon de naturaj lingvoj, evidente estas, ke la limoj spegulas la rezulton de milito, de koloniado rilataj la politikon de la ĉefaj Ŝtatoj kiuj estis kaj estas ilia kultura centro.
Ni konstatas, ke la uzo de la tiel nomitaj « naturaj » lingvoj ne estas « natura » kaj, ke estas nedisigebla de la pasinteco kaj de la historio de ilia kulturo. Paroli la francan lingvon en Francio ne starigas problemojn, sed paroli ĝin en Mali, sen kompreni la bambaran lingvon aŭ la soninkan lingvon starigas grandegan problemon.

II Mallonga prеzentado de la artefaritaj lingvoj kaj de Esperanto
La ideo de iu simpla rapide lernebla artefarita lingvo aperas ĉefe ekde la XVII-a jarcento kaj René Descartes jam pensis, ke « tiu lingvo eblas » […] « la kamparanoj povus pli bone juĝi la verecon de la aferoj ol la filozofoj faras tion nun. » Sed li antaŭvidis obstaklojn « Nepras, ke la tuta mondo estu tera paradizo […] »
Descartes antaŭvidis akurate, ke la Ŝtatoj estus malinklinaj antaŭ iu facillerna lingvo kiu faciligas directajn kontaktojn, do sen religiaj aŭ politikaj zorgantoj.

 Kelkaj artefaritaj lingvoj aperis en la XIX-a jarcento, sed nur restas la esperanta lingvo kies facileco kaj efikeco estis la plej certa.

Ĝia sukceso ekde ĝia internacia oficiala prezento en 1905, dum la unua kongreso kiu kunigis prokismume 700 esperantistojn el 20 landoj, kreskis ĝis 1914. Jam ĉeestis Esperanto inter blindaj, kuracistaj, fervojistaj, matematikaj asocioj, ktp. Ĝi garantiis (kaj ankoraŭ estas la sama situacio) tujajn kaj horizontajn kontaktojn, sen premo de iu ajn religia aŭ ideologia bloko. Kelkaj landoj proponis prezenti Esperanton dum internaciaj kongresoj.

La franca lingvo estis ekde pli ol unu jarcento la plej fama diplomata lingvo sur ĉiuj kontinentoj. La franca regado trud-influiis por malhelpi la ekspansion de Esperanto, ĉefe en la instruado, kaj tia estas ankoraŭ la situacio.

Sed ŝanĝas tiu situacio pro du motivoj.

- Pluraj soci-ekonomiaj problemoj (ekologio, malriĉeco, korupto, ktp) estas diskutataj, en preskaŭ ĉiuj landoj, de ĉiuj sociaj klasoj. La lingvo de ekonomistoj estas ofte teknika kaj obscura kaj la angla lingvo defektas pro du obstakloj : sia konfuza prononco laŭ la landoj kaj siaj gramatikaj neregularecoj.

- Interreto proponas tujajn kontaktojn esperante kaj Esperanto aperas kiel nepra kondiĉo. Plie, multaj retejoj facilitigas ĝian lernadon.




I Brève présentation des langues sur le globe terrestre

Il existe environ sept mille langues parlées dans le monde. Et cinq regroupent le plus grand nombres de locuteurs (habitants qui les utilisent dans leurs pays) :

- le mandarin avec 955 millions (donc pas tous les 1.500 millions de Chinois) ;
- l’espagnol a 407 millions (mais au moins 20 millions parlent des langues indiennes) ;
- l’anglais englobe 359 millions ; l’hindi est parlé par 311 millions (fort peu pour 1.300 millions d’habitants).
Ces quatre langues représentent 2 milliards et 310 millions d’habitants. Dix autres langues englobent 1 milliard 338 millions de locuteurs. Ce sont : l’arabe, le bengali, le portugais, le russe, le japonais, le wu (autre langue de chine), le turc, le coréen, le français, l’allemand. Par conséquent et en arrondissant les chiffres, plus de la moitié des habitants de la planète (3,6 milliards sur 7 milliards) parlent 14 langues différentes.
Deux remarquent s’imposent :
- Dans beaucoup de pays, on ne parle pas la langue officielle. De plus, dans des pays où plusieurs langues officielles sont légales : Belgique, Canada et Suisse, beaucoup de gens ont du mal à se faire comprendre dans la langue officielle qu’ils utilisent peu (ou pas) dans leur région.
- Un certain nombre de langues n’avaient pas de grammaires unifiées et de lieux pour les enseigner à la fin du XIX siècle. Elles n’existaient pas légalement. C’est le cas du basque, du danois, de l’hébreu, du norvégien, du tchécoslovaque. De plus, les aléas de la politique font que le macédonien (variante du bulgare) est apparu en 1945 ; le valencien a surgi comme langue différente du catalan puis cette fiction a disparu (entre 1983 et 2005) ; le croate est une langue séparée du serbe depuis 1991.


Conclusion sur les langues, c’est-à-dire les langues officielles ou langues naturelles
Si on prend la localisation géographique des langues naturelles, il est évident que leurs frontières reflètent le résultat de guerre, de colonisation, liées à la politique des principaux États qui étaient et sont leur centre culturel. On constate que l’usage des langues dites « naturelles » n’est pas « naturel » et qu’il est inséparable du passé et de l’histoire de sa culture. Parler français en France ne pose pas de problème, mais le parler au Mali, sans comprendre le bambara ou le soninké, pose un énorme problème.


II Brève présentation des langues artificielles et de l’espéranto
L’idée d’une langue artificielle simple et rapide à apprendre apparaît surtout à partir du XVII siècle et René Descartes pensait déjà que « cette langue est possible […] les paysans pourraient mieux juger de la vérité des choses, que ne [le] font maintenant les philosophes.  » Mais il prévoyait des obstacles «  il faudrait que tout le monde ne fût qu’un paradis terrestre […] »
Descartes avaient bien prévu que les États seraient réticents face à une langue facile à apprendre et facilitant les contacts directs, donc sans tuteurs religieux ou politiques.

Mais la situation change pour deux raisons.

- De nombreux problèmes socio-économiques (l’écologie, la pauvreté, la corruption, etc.) sont discutés dans presque tous les pays et par toutes classes sociales. La langue des économistes est souvent technique et obscure et l’anglais souffre de deux grands inconvénients : sa prononciation confuse suivant les pays et ses irrégularités grammaticales. L’espéranto permet d’éviter ces écueils.

- Internet offre des contacts immédiats en esperanto et l’espéranto apparaît comme une nécessité. De plus de nombreux sites facilitent son apprentissage.


Dans la même rubrique

200 sekundoj / 200 secondes
le 27 mars 2023
Ernest ARCHDEACON
le 12 janvier 2023
La Espero / L’Espérance
le 9 novembre 2022
Legilo / liseuse
le 23 mai 2022
Kuketoj / petits gâteaux
le 18 mai 2022