Waringhien est aussi l’homme qui a donné à l’espéranto le genre essai. On a pu dire avec raison qu’il est le Montaigne de l’espéranto.
Waringhien estas ankaŭ la homo, kiu donis al Esperanto la ĝenron eseo. Oni jam prave diris, ke li estas la Montanjo de Esperanto.
Liaj eseoj estas dediĉitaj ne nur al beletro, sed ankaŭ al esperantologio kaj al diversaj lingvaj kaj homaj problemoj. La tuto ampleksas kvin volumojn.
1) « Beletro sed ne el katedro » (1987)
entenas studojn pri diversaj gravaj verkoj de la esperanta literaturo (Biblio, Hamleto, La Infero, Eterna Bukedo, Fabeloj de Andersen), portretojn de kelkaj famaj esperantistoj (Grosjean-Maupin, Lanti, Maŭra) kaj ankaŭ studojn pri kompara literaturo. La studo pri Eterna Bukedo estas vera kurso pri la traduktarto.
Ĝi estas dua eldono. La unua havis pli simplan kaj pli banalan titolon : Eseoj I. Beletro (1956)
2) « Lingvo kaj Vivo » (1959)
estas kolekto de liaj esperantologiaj eseoj koncernantaj ĉefe gramatikon kaj lingvistikon. Oni povas rigardi ĝin kiel ĉefverkon de nia literaturo. Ĝi estas la plej kohera, aŭtoritata, erudicia kaj konvinka pledo por nia lingvo. Waringhien faras elstaran studon historian, etimologian kaj strukturan de Esperanto. Li publikigas ankaŭ, kun kleregaj komentoj, la restintajn dokumentojn pri la Praesperantoj de 1878 kaj de 1881. Fine li analizas Esperanton kompare kun la naciaj lingvoj kaj kun aliaj projektoj de planlingvoj.
3) « Ni kaj Ĝi » (1972)
estas la sola eseo, kiu tute ne tuŝas esperantajn temojn. Tiu libro havas tamen elstaran valoron. La aŭtoro analizas plurajn karakterisaĵojn de la religia fenomeno, ĉiam kun akra kritika senco, kiu tamen ne malhelpas sinceran respekton.
En tiu libro, Waringhien studas speciale kelkajn diskutindajn punktojn de la katolika ekzegezo, kaj ĵetas rivelan lumon sur plurajn bazojn de la kredo.
La jugoslava kritikisto Ivo Rotkvic diris pri tiu libro, ke « eĉ se nur por ĝin tralegi, plenvalorus ellerni Esperanton ».
4) « 1887 kaj la sekvo » (1980)
estas grandparte omaĝo al Zamenhof, kies fidela disĉiplo Waringhien estas. Plie, la aŭtoro kompletigas la erudiciajn studojn de Lingvo kaj Vivo : biografio de Zamenhof, la lingvo kaj stilo de Zamenhof, la inkunabloj de Esperanto, la ellaboro de la esperanta leksikologio, la evoluo de la esperanta vorttrezoro, kiel kaj kiom evoluas Esperanto.
5) « Kaj la ceter’ - nur literaturo » (1983)
kiel la unua eseo, estas dediĉita al la beletro esperanta (La Budapesta Skolo, la tradukoj de Zamenhof) kaj alilingva (Vergilio, Goethe, Heine, Kipling)...
Ses essais sont consacrés non seulement aux belles-lettres, mais aussi à l’espérantologie et à divers problèmes linguistiques et humains.
Le tout occupe cinq volumes :
1) « Beletro, sed ne el katedro » (Belles-lettres, mais pas ex cathedra) 1987 :
L’ouvrage contient des études sur plusieurs grandes œuvres de la littérature en espéranto (Bible, Hamlet, L’Enfer de Dante, Eterna Bukedo, Contes d’Andersen), des portraits de quelques espérantistes célèbres (Grosjean Maupin, Lanti, Maura) et des études de littérature comparée. L’étude de « Eterna Bukedo » est un véritable cours sur l’art de traduire.
Il s’agit d’une seconde édition : la première avait un titre plus simple et plus banal : Eseoj 1. Beletro (Essais, 1. Belles-Lettres, 1956).
2) « Lingvo kaj vivo » (Langue et Vie) 1959 :
Il s’agit d’un recueil de ses essais d’espérantologie concernant essentiellement la grammaire et la linguistique. On peut le regarder comme un chef-d’œuvre de la littérature espérantophone. C’est la plaidoirie la plus cohérente, la plus autorisée, la plus érudite et la plus convaincante pour l’espéranto.
Waringhien y fait une étude historique, étymologique et structurale de l’espéranto.
lI y présente aussi, avec de savants commentaires, ce qui reste de documents sur les pré-espérantos de 1878 et de 1881. Enfin il analyse l’espéranto en le comparant aux langues nationales et aux autres projets de langues construites.
3) « Ni kaj Ĝi » (Nous et Lui) 1972 :
C’est le seul essai de Waringhien qui ne touche aucun thème espérantiste. L’auteur y analyse plusieurs caractéristiques du phénomène religieux, toujours avec un sens critique aigu, qui néanmoins n’empêche pas un respect sincère.
Dans ce livre, Waringhien étudie spécialement certains points discutés de l’exégèse catholique et jette une vive clarté sur plusieurs bases de la foi.
Le critique yougoslave Ivo Rotvic a dit de ce livre que « rien que pour le lire, cela vaudrait la peine d’apprendre l’espéranto ».
4) « 1887 kaj la sekvo » (1887 et la suite) 1980 :
Cet essai est en grande partie un hommage à Ludwik ZAMENHOF, dont WARINGHIEN est le disciple fidèle.
De plus, l’auteur complète les études érudites de « Lingvo kaj Vivo » : biographie de ZAMENHOF, la langue et le style de Zamenhof, les incunables de l’espéranto, l’élaboration de la lexicologie espérantiste, l’évolution du lexique espéranto, comment et jusqu’où évolue l’espéranto.
5) « Kaj la ceter’ — nur literaturo (Et le reste n’est que littérature) 1983 :
Comme le premier essai, ce livre est consacré aux belles-lettres en espéranto (l’École de Budapest, les traductions de Zamenhof...) et en d’autres langues (Virgile, Goethe, Heine, Kipling...).