Kio estas PoRKo ? : Printempa Reta Kursaro.
Oni uzis komputilojn kaj interreton.
Ĉi-jare, bedaŭrinde, oni ne "Printemp’as en Grezijono", pro la deviga izoliĝo.
Anstataŭe, la instruistoj proponis « PorKon » : ni lernis en « virtuala kastelo », dum nur tri tagoj.
Kio estis PoRKo ? Printempa Reta Kursaro. Ni uzis komputilojn kaj interreton. Ni havu mikrofonon, kapaŭskultilojn kaj kameraon.
Kiel kutime, la instruistoj estis Przemysław Wierzbowski (Pollando), Szilva Szabolcs (Hungario), Christophe Chazarein, Marion Quenut (Francio). Sed ni estis kvindek partoprenantoj. Do, krom ili, Tim Morley alvenis. Mi ĉeestis en la grupo kiu studis je la nivelo B2, kun Tim. Ni estis dek : du usonanoj, unu sviso (kiu parolas la germanan), unu anglo, unu italo kaj la ceteraj estis francoj.
PoRKo okazis de la 17a ĝis la 19a de aprilo 2020.
Ni partoprenis en kursoj en la mateno, de 9 ĝis 12 horoj. Tiu instruado konsistis el ludoj, aŭdaj komprenoj, studaĵo de tekstoj, komunaj verkoj de tekstoj, gramatikaj studaĵoj…
Sekvis paŭzo ĝis 16:30. Uf !
Posttagmeze, de 16:30 ĝis 18:30, ni rekomencis instruadon.
La vespera programo, de 20:30 ĝis… konsistis el interesaj kaj diversaj prelegoj kaj ni ankaŭ povis aŭskulti muzikistojn kiuj kantis esperante.
Tiu sperto tre malsamis al kutima Printempo.
- Kompreneble, tiu staĝo daŭris nur tri tagojn anstataŭ dek (kiam ni vere Printemp’as).
- Sekve, la aliĝkotizo estis nur 149€, anstataŭ 400€. Sed konvenas diri ke oni nek manĝis nek dormis surloke.
- Ni ne povis trapasi la KER ekzamenojn
- Kiam ni longtempe uzas la komputilon, ni laciĝas. Okuloj, oreloj kaj dorso doloras je la fino de la tago.
- La instruistoj bone scipovis la programaron. Ni facile povis vidi tekstojn, bildojn, ekzercojn.
Ni ankaŭ povis vidi la aliajn lernantojn, ĉiujn samtempe, sur la ekrano de nia komputilo.
Sed kelkaj el la lernantoj ne tre bone uzis sian komputilon. Do ĉiuj devis atendi, ke finfine ili sukcesis. Kontraŭe, usonano tre bone regis sian maŝinon. Kiel ekrana fono li metis bildon de la ovala kabineto. Ni ĉiuj bone ridis !
- Aliuloj povas vidi nin, sed ankaŭ ĉion, kio estis malantaŭ ni, per la komputila kamerao. Kaj tio daŭris la tutan tagon. Do, ni pripensu pri tio... La sviso metis blankan drapon. Mi sidis en angulo de mia domo, antaŭ granda ŝranko. Sed, alia studento sidis tiel, ke ni povis vidi grandan parton de ŝia domo. Nu, unufoje, ni vidis pasi ŝian edzon, tute nuda. Neniu diris ion : ni estas ĝentilaj !
- La paŭzoj elrevigis min. Ni forlasis la komputilon dum kvarono da horo, kaj ni restis sola. Ni ne interparolis libere, nek ridis kune... do ni ne povis amikiĝi. Malĝoja estis tiu aspekto.
Tamen, nun mi scias ke mi ne plu elparolu la « an » de « ankaŭ » kiel faras multe da francoj, sed mi diru « ane »...
Alain