Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Esperanta movado
Article mis en ligne le 14 juin 2020
dernière modification le 28 mars 2020

Ni plenumas agrablan devon enpresi la karton kiun nia respektinda majstro D-ro Zamenhof bonvolis sendi al ni.

Varsovio, la 2-an de aŭgusto 1908-a

Kara sinjoro !
La 5 numerojn de via gazeto "Sarta Stelo" mi ricevis kun plezuro kaj danko. Al via gazeto mi deziras plej bonajn sukcesojn kaj al via grupo mi sendas mian koran saluton.


Via : Zamenhof


Al la samideanoj


Ne povante pro manko de spaco represi la tutan artikolon kiun la Bohema union esperantista komunikis al ni, ni publikigas nur la jenan parton :


"Karaj samideanoj. Unua bohema societo esperantista fondiĝis en jaro 1902 sub nomo : Esperantista klubo en Praha. De tiu tempo la esperanta movado en niaj landoj tiel progresis, ke ekzistis en jaro 1907 jam 16 societoj, kiuj, kompreninte la gracevon de centra unuiĝo nacia, fondis je fino de 1907 centra asocion : "Bohema Unio Esperantista" (B.U.E) sur jena, de ciuj akceptita principo : individuoj grupiĝu en kluboj kaj kluboj estu reprezentataj en la nomita asocio B.U.E. per siaj deligitoj [.....]"


"Ni laboras kun amo kaj fervoro, ne profiteme por nia kara ideo ; kontraŭulojn de nia ideo ni juĝas malamikoj honestaj, sed kien vicigi niajn "samideanojn" kiuj blovas malpacon kaj disiĝon en nian tendaron pene konstruitan ? Sed, por ke vi ne dubu, kiel "sincere" komprenas tiuj kelkaj niaj "kunbatalantoj" ideon de Esperanto, sciu, ke unu el ĉefaj stimulantoj de tuta skismiga entrepreno, kiu ĵurpromesis pereigi nian B.U.E., estas plej obstina reformemulo en nia lando ; [.....] 

Kaj tiu sinjoro volas hodiaŭ prediki al ni dum fonda kunveno (27 IX 1908 Praha restoracio Kolarova) laŭ temo : "Kial ni fondas boheman Asocion esperantistan !


Ni iras trankvile nian vojon. Ni turnas atenton de la tuta publiko esperantista al Bohema Unio Esperantista kaj petas ke oni adresu ĉiujn informojn, kiuj celas boheman esperantistaron : Bohema Union Esperantista, Praha I. 342 Kafejo "Union".


Jan Hradil, prezidanto, delegito de U.E.A.


Dans la même rubrique