La Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono invitas vin al siaj someraj kursoj kaj aktivaĵoj, dum 7 ĝis 10 tagoj, en julio kaj aŭgusto.
de lundo 8a ĝis ĵaŭdo 18a de julio : Maratona kurso kaj interŝanĝoj
- Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : KUKO, nova Kurso Unesko-Kuriero
- Marion Quenut (Okcitanujo) : Esperanto-kurso « Ni kuneku ! » por komencintoj kaj progresantoj
Interŝanĝoj de scioj kaj faroj en la franca lingvo
- Caroline Mauboussin : Libro-bindado
Vidi la detalojn en gresillon.org/s2, aliĝo en gresillon.org/aligho
de mardo 6a ĝis vendredo 16a de aŭgusto : Infanoj, familioj, dancoj
- Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : Nova kurso pri la filmoj de Ĉarli Ĉaplin
- Jean-Luc Kristos : Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
aktivaĵoj por la infanoj kun Nicky, Larissa, Anastasia, Alain, Bert
tradiciaj popoldancoj kun Françoise
Vidi la detalojn en gresillon.org/s4, aliĝo en gresillon.org/aligho
Bonvenon en Greziljono, F-49150 Baugé, kastelo@gresillon.org