Mallonga sed trafa artikolo far S-ro Cherpillod, eks-akademiano, kaj membro de nia klubo.
Male de tio, kion kredas la malbone informitaj homoj, internacia lingvo kaj nacia lingvo estas du aferoj tre malsamaj.
Kiam Francio koloniis parton de Afriko, la franca lingvo estis trudita al indiĝenaj popoloj : tamen el tio, la franca lingvo ne iĝis afrika lingvo, ĝi restis la nacia lingvo de la koloniantoj.
Same, en nia epoko, la ekonomia kaj militista potenco de Usono estas kaŭzo, ke la angla lingvo estas trudita al granda parto de nia planedo, almenaŭ en kelkaj fakoj. Tamen la angla lingvo restas nacia lingvo.
Kaj male de tio, kion oni foje aŭdas, Esperanto ne estas artefarita, ĝi ne estas senviva kodo. Gi estas lingvo, vera lingvo, kiu – kiel ĉiuj lingvoj perfekte taŭgas por esprimi emociojn sentojn, poezion. Oni amas en Esperanto, oni ŝercas en Esperanto, oni skoldas sin en Esperanto.
Kio mankas en nacia lingvo, por esti internacia ? Tute simple la neŭtraleco. La angla lingvo estas la lingvo de unu popolo : ĝi naskis belegan kulturon, sed ĝi estas la kulturo de unu popolo. Kaj la kulturo de unu popolo trudita al la tuta Tero finvenos pli-malpli frue, se oni ne bremsos tiun procezon, al la malapero de ĉiuj kulturoj, krom unu.