Poésie de M. Aymonier, publiée dans Sarta stelo, en 1908 (page 3)
Avec la permission de l’auteur, nous reproduisons ci-dessous, pour nos lecteurs, une poésie due à la plume de notre distingué samideano M. Aymonier, professeur au lycée Charlemagne.
Al mia amiko Carlo Bourlet
Kanto de l’diabolo
(Dum la somera sezono multaj virinoj ludis pasie tiun infanan ludon nomatan "Diabolo".)
Sur silka faden ; Diabolo kaptita
Turniĝas, ruliĝas, obeas ĝemante.
Malsupren kaj supren bastonoj moviĝas,
Kaj ŝiaj fingretoj ĝin regas kaprice.
Eksaltu por mi, diabolo, senĉese,
Eksaltu, eksaltu senlace.
Nun glitas ĝi dolĉe kaj tien kaj reen ;
Ŝi ŝajnas ĝin lulu ameme karesa ;
Nun ŝi per subitaj, rapidaj ekskuoj
Forigas kaj vipas ĝin treme kolera.
Saltadu por mi, diabolo, senĉese,
Saltadu, saltadu senlace.
Kelkfoje ĝi kvazaŭ indigne ribelas.
Baraktas la sklavo por sin elŝteligi,
Sed ŝi, ridetante pri vana penado,
Rekaptas ĝin tuj kun trankvila lerteco.
Resaltu por mi, diabolo, senĉese,
Resaltu, resaltu senlace.
Ĉu koro la nia al vi diabolo ne estas,
virinoj ? Nevole aŭ vole kaptita,
Al via kaprico ligita, kun ĝemo
Ĝi servas kaj ĉiam refalas en reton.
Saltadu por mi, diabolo, senĉese,
Saltadu, saltadu senlace.
Camille Aymonier