Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
- notre association,
- l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
- comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
- Un atelier de traduction
Vous y trouverez
- des visiteurs étrangers,
- des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
- des envies de voyager autrement,
- et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Hommage à Jean

Jen teksto de Jean, skribita post la UK en Islando dum 2013.
Jam de longe esperantisto, li estis de pluraj jaroj GEMano, diskreta fotisto de niaj eventoj, lerta membro de la tradukateliero kaj granda voyaĝanto, ĉiujare partoprenanta en la Ukoj. Lia lasta estis tiu de Seŭlo, kaj li jam aliĝis al Lisboa sed bedaŭrinde li mortis la 1an de marto 2018.
Li lasas malplenan lokon en la grupo.

Article mis en ligne le 26 septembre 2019
dernière modification le 1er octobre 2019

98a UK – GEM-a kongresano ĉe la Vikingoj

La 98a UK okazis en tiu " freŝdata " insulo, kiu estas Islando kaj kie apudestas akvo, fajro kaj glacio, kaj ekskurso post la Kongreso montris ĉiujn aspektojn de la suprenirado de la internaĵo de la Tero meze de oceano. La ekskurso laŭiris laŭ la limo de la du tektonplatoj, kiuj foriĝas unu for de la alia de ĉirkaŭ 3 cm-oj jare tiel ke al la surfaco supreniras lafoj, kie, kun la latitudo estas akvo kaj glacio. Kaj ĉiuj miksiĝas.
Kaj ĉio, kio estas videbla de tiu insulo estas nova : la plej malnovaj ŝtonoj datiĝas de la Mioceno, t.e. de malpli ol 15 milionoj da jaroj - kiam homo ne jam eksistis sed nur diferenciis de la simioj kaj ĉimpanzoj – dum la nevideblaj tektonplakoj estas pluraj miliardoj jaraĝaj kaj estas ilia ĉiama kreskanta intervalo, kiu naskas tiun insulon.
Kaj tiu intervalo estas tuj plenigita de magmo kiu ŝprucas, ĉu kiel vulkanoj, kiuj sendas ŝtonetojn aŭ cindrojn, kiuj amasiĝas, ĉu kiel likvaj disfluantaj lafoj kiuj, kiam ili solidiĝas estigas bazaltajn kolonarojn, ĉu kiel akvo kaj gasoj, kiuj eliras el fendetoj en gasĵetoj, gejseroj, varmakvaj fontoj, . . . ĉu de disfendoj en kiuj enĵetiĝas riveroj kun akvofaloj, ĉar ĉe la surfaco ekzistas ekde malpli ol 120 000 jaroj – Würm glaciepoko – dika tavolo de glacio, kies dikeco povas atingi 1 000 metrojn ! Kaj kelkfoje tio, kio eliras renkontas tiun glacion !

Sed pli freŝdata interagado okazis kiam Vikingoj, kiuj sekvis korvojn atingis Islandon ĉar skandinavaj dioj miksiĝis al la naturo !
Ekzemple :
- la okpieda ĉevalo de la dio Odino lasis spuron de sia hufo en Dettifoss : imponaj akvofaloj !
- dek tri islandaj Juloj – filoj de famaj troloj : Gryla kaj Lappudi – krom somero loĝas kaj estas videblaj apud la Lago Myvatn, en Dimmuborgir.
- en la jaro 1000, iu " Diranto de la Leĝo " en la plej malnova Parlamento de Eŭropo en Alting decidis ke islandanoj iĝu kristanoj kaj forĵetis ĉion, kio estis de la paganaj idoloj, kie, de tiam, tie estas la akvofalo Godafoss.
Kaj ankaŭ, ekde ĝia apero, Islando gastigis multajn vivantajn estaĵojn : la plej multnombra faŭno estas birdoj kaj fiŝoj. Pri la flaŭro, homo starigis problemon, kiam li kunportis ŝafojn, kiuj manĝis ĉiuj vegetaĵojn kaj preskaŭ ĉion dezertigis . . . kaj plie, homo uzis lignon por hejti domojn, . . .
Nun modernaj rimedoj aperis : la varmeco de lafoj kaj de akvofontoj estas uzataj kaj produktas hejtadon kaj energion ! Ekzemple, piede de la vulkano Hengill, inter Thingvellir kaj Rejkjaviko : varmaj fontoj per varmizolitaj tuboj sendas varman akvon, kiu hejtas la tutan ĉefurbon kaj ankaŭ pli varmaj fontoj produktas ĝian elektron – kaj tio okazas en multaj aliaj lokoj de la kamparo.

Varma akvo ebligas facile kaj malmutekoste produkti multe da elektro. Ĉu tro ? Ĉar ankaŭ estas hidroelektro kun baraĵoj ĉe riveroj. Tio instigis firmaojn uzi ĝin por produkti aluminion de erco importita per ŝipoj de Novzelando . . . kaj tio poluas !

Pli interese estas uzi tiun varman akvon por kultivi legomojn, fruktojn – eĉ bananojn ! - en forcejoj aŭ studi la vivantajn estaĵojn, kiuj vivas en sia propra natura medio, kiu estas proksima de tiu, kiam vivo aperis surtere ; estas algoj, DNA, enzimoj . . . kaj en malsamaj pH kaj temperaturoj . . .


Ĉio tio estis videbla dum la postkongresa ekskurso de Akureyri ĝis Rejkjaviko, kiu montris la diversajn aspektojn de Islando. La kunmetita mapo montras kie estas Akureyri, kaj la ekskurso, kiu, dum tri tagoj veturigis nin ĉirkaŭ tiu urbo : lagoj – inter kiuj kelkaj ebligas bani sin - , akvofaloj, limo inter la du tektonplatoj kaj la fiŝista urbeto Siglufjördur kun ĝia muzeo de la Haringa Erao kaj aliaj . . .

La reveno al Rejkjaviko okazis laŭ la plej mallonga vojo - en punktlinio sur la mapo – preter la altebenaĵo Kjölur inter la glaciejoj Langsjökull kaj Hofsjökull, tra la urbeto Hveravellir – regiono kun multaj varmakvaj fontoj. Kaj de tiu urbeto ĝis Rejkjaviko la vojo ĉiam estis inter la du tektonplatoj kun akvofaloj, gejseroj, kaj la plej malnova monda Parlamento Alping de la jaro 930, kiu situas apud Pingvellir, en la naturo mem. Alia historia loko estas en Rejkjaviko : estas la domo Hôfdi, kie en 1986 renkontiĝis Gorbatchev kaj Clinton por la fino de la Malvarma Milito - ĉu la varmo de la subgrundo influis ? Kaj ankaŭ estas fama statuo de la Vikingo Leif Eriksson nomita la Bonŝancula kaj filo de Erik la Ruĝulo, kiu ŝipiris ĝis Gronlando kaj Ameriko en la jaro 1000.

Sen paroli pri la botanika ĝardeno en Akureyri mem, nek pri la salmoj en pura akvo de riveroj, nek pri la simpatiaj islandaj ĉevaloj – oni eĉ ricevis diplomon de rajdanto post promenado sur padoj en la kamparo dum pli ol du horoj, sen fali do sen vundito ! – nek pri la manĝaĵoj – oni eĉ frandis kokinovojn kuiritaj en truo kun bolanta akvo de fonto ! - nek de la historio, kulturo, muzeoj de tiu " freŝdata " lando, - laŭ la Tero . . . !

Kaj sen forgesi Harpa, la Kongresejo ! Sed multe jam estis dirita pri tio.


98ème UK – un congressiste du GEM chez les Vikings

Le 98ème Congrès Universel d’Esperanto a eu lieu dans cette île " récente " qu’est l’Islande où se côtoient l’eau, le feu et la glace, et une excursion après le Congrès a montré tous les aspects de cette montée des entrailles de la Terre au milieu de l’océan. L’excursion suivit la limite entre les deux plaques tectoniques qui s’éloignent l’une de l’autre d’environ 3 cm/an si bien qu’à la surface remonte de la lave où avec la latitude se trouvent de l’eau et de la glace. Et tous se mélangent.
Et tout ce qui est visible de cette île est neuf : les plus vieilles roches datent du Miocène, c’est-à-dire moins de 15 millions d’années, quand l’homme n’existait pas encore mais se différenciait seulement du singe et du chimpanzé – alors que les plaques non visibles ont plusieurs milliards d’années et c’est leur écartement qui donne cette île.
Et cet écartement est immédiatement rempli de magma qui jaillit soit sous forme de volcans qui émettent des cailloux, des cendres, qui s’amoncellent, soit des épanchements de lave liquide qui en se solidifiant donnent souvent des orgues basaltiques, soit de l’eau et des gaz qui sortent par des craquelures sous forme de fumerolles, geysers, sources d’eau chaude . . . soit de failles dans lesquelles s’engouffrent les rivières avec des cascades, car en surface, depuis 120 000 ans au plus – glaciation Würm - se trouve une épaisse couche de glace qui peut atteindre 1 000 mètres d’épaisseur ! Et parfois, ce qui sort rencontre cette glace !
Mais une plus récente interaction a eu lieu quand les Vikings, qui suivaient des corbeaux arrivèrent en Islande car les dieux scandinaves se sont mélangés à la nature !
Par exemple :
- le cheval à huit pattes d’Odin à laissé une trace de sabot à Dettifoss : d’imposantes chutes d’eau !
- treize pères Noël – fils des fameux trolls Gryla et Lappudium – hormis l’été habitent à côté du lac Myvatn et sont visibles à Dimmuborgir.
- en l’an 1000, quelqu’un " Diseur de la Loi " dans le plus vieux parlement du monde d’Alting décida que les islandais deviennent chrétiens et jeta toutes les idoles païennes où, depuis, se trouve la chute d’eau de Godafoss.

Et aussi, depuis son apparition l’Islande accueille des êtres vivants : les plus nombreux de la faune sont les oiseaux et poissons. Pour ce qui est de la flore, un problème est apparu avec l’homme, quand il a apporté des moutons qui mangèrent toute la végétation et ont presque tout désertifié . . . et en plus l’homme utilisait du bois pour se chauffer. . .
Maintenant des solutions modernes existent : la chaleur de la lave et des sources d’eau sont utilisées et produisent du chauffage et de l’électricité ! Par exemple, au pied du volcan Hengill, entre Thingvellir et Reykjavik : des sources d’eau chaude envoient par des tuyaux isolés de l’eau chaude qui chauffe entièrement la capitale et des sources plus chaudes encore produisent son électricité et ceci existe en de nombreux autres endroits dans la campagne.
L’eau chaude permet de produire facilement et pas cher beaucoup d’électricité. Trop ? Caril y a aussi l’hydroélectricité avec des barrages sur des rivières. Ce qui a conduit des sociétés à l’exploiter pour produire de l’aluminium à partir de minerai importé par bateau de Nouvelle Zélande . . . et cela pollue !

Plus intéressant est l’utilisation de cette eau chaude pour cultiver des légumes, des fruits – même des bananes ! – dans des serres ou étudier les êtres vivants dans leur propre milieu qui est proche de celui qui a vu l’apparition de la vie sur Terre ; ce sont des algues, de l’ADN, des enzymes . . . et à différents pH et températures . . .

Tout ceci était visible après le Congrès Universel, pendant l’excursion d’Akureyri à Reykjavik qui montra les différents aspects de l’Islande. La carte jointe montre où se trouve Akureyri, et l’excursion nous a emmené autour de cette ville : des lacs - dont certains d’eau chaude permettant de se baigner – des chutes d’eau, la limite entre les deux plaques tectoniques, le village de pêcheurs Siglufjördur et son musée de l’Épopée du Hareng et d’autres . . .

Le retour à Reykjavik s’est fait selon le plus court chemin – en pointillés sur la carte – par le plateau de Kjölur entre les glaciers Langsjökull et Hofsjökull en traversant la ville de Hveravellir – région avec beaucoup de sources chaudes. Et de cette ville jusqu’à Reykjavik la route était toujours entre les deux plaques avec des chutes d’eau, des geysers, et le plus ancien parlement du monde d’Alping de l’année 930 qui se situe à côté de Pingvellir, dans la nature. Un autre lieu historique se situe à Reykjavik : c’est la maison Höfdi, où en 1986 se sont rencontrés Gorbachev et Clinton pour la fin de la Guerre Froide – la chaleur du sous-sol a-t-elle eu une influence ? Il y a aussi la fameuse statue du Viking Leif Ericson dit le Chanceux et fils d’Éric le Rouge, qui est allé jusqu’au Groenland et en Amérique en l’an 1000.

Sans parler du jardin botanique d’Akureyri, ni des saumons dans l’eau propre des rivières, ni des sympathiques chevaux islandais – on a même reçu un diplôme de cavalier après une promenade dans des chemins de campagne pendant plus de deux heures sans tomber donc sans blessé – ni de la nourriture – on a même mangé des œufs de poule cuits dans un trou avec de l’eau de source bouillante ! - ni de l’histoire, la culture, et les musées de ce pays " récent " - d’après la Terre . . . !

Et sans oublier Harpa, le Centre de Concerts et Conférences où se tenait le Congrès ! Mais beaucoup a déjà été dit là-dessus.