Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

Laboroj en Greziljono

Inter la 15a kaj 20a de marto, dum duona horo, dum tuta tago aŭ dum pluraj tagoj, en Greziljono estis :

Article mis en ligne le 25 mars 2019
dernière modification le 29 mars 2019

René Jelenc, Brigitte Ardon, Yves Couturier, Sunjo Cash, Alain Descarpentries, Jannick Huet & Bert Schumann, Jim Bayard, Frédéric Lauriol, Caroline Mauboussin, Emmanuel Morin, Pauline Gaborit. Krome Luc Gourin, Valérie Delaire, Vanessa Crossouard kaj 3 homoj de la firmao Beespok. Entute 18 homoj

Iu aŭ iuj el ni...

  • liveris kaj instalis novajn liton kaj litkovrilojn, salonan Tablolignon
  • ordigis la bindejajn aferojn
  • ordigis segitajn laŭrojn
  • alportis belajn pentraĵojn por la koridoroj
  • aĉetis kaj kuiris por ĉiuj
  • aldonis rigardumon en ŝtopiĝintan rubakvotubon,
  • preparis instalon de elektra gaino/modluro
  • purigis fenestrojn en la teretaĝo per speciala Karcher-aparato.
  • diskutis pri la kuirista sezono 2019 kaj eventoj en 2020.
  • greftis fruktarbon
  • purigis la kuirejon malpuran kaj humidan post akvofuĝo.
  • pridiskutis la raporton de la fajrobrigado
  • fortranĉis ĉiujn videblajn bambuojn kaj urtikojn ĉe la baseno
  • purigis la vitrojn de la verando (nun aŭtoj speguliĝas en ĝi)
  • purigis la ĉambrojn por la sekvaj luantoj.
  • polvosuĉis sub litoj per roboto
  • inspektis la estontan PMR-ĉambron
  • kunsidis pri la kontista bilanco de 2018

 Entute 18 laboroj

René kaj Bert revenos la 30-31-an de marto, por movi la bindejon al klaso A.
Ĉeestos grupo de 45 luantoj 30-jaraj, kiu dancos vespere kun diskĵokeo Zam.
Se vi ŝatus helpi dumtage kaj danci dumnokte, ne hezitu veni !!!