Bandeau
Esperanto Le Mans
L’ Espéranto dans la Sarthe

Bienvenue sur le site du G.E.M. (Groupe Espéranto du Maine).

Vous y découvrirez :
 notre association,
 l’histoire et l’actualité de la langue internationale Espéranto en Sarthe et aux alentours,
 comment apprendre l’Espéranto près de chez vous,
 Un atelier de traduction
Vous y trouverez
 des visiteurs étrangers,
 des moments pour chanter ensemble en Espéranto …
 des envies de voyager autrement,
 et les diverses applications de la langue internationale…

N’hésitez pas à nous contacter pour vous renseigner, ce sera un plaisir de vous rencontrer si vous le souhaitez.

Bonne visite

La romia remparo (ĉirkaŭ la urbo Le Mans)

La Mansa remparo estas la plej bone konservita en la tuta Empirio, same kiel tiuj de la du Imperiaj ĉefurboj Romo kaj Konstantinopolo.

Article mis en ligne le 26 juin 2023
dernière modification le 18 juin 2023

Ĉirkaŭ cento da gallaj urboj estis dotitaj dum la Basa Imperio ( 3a-4a jarcento p.K) de remparo, simbolo de la Imperia renovigita potenco kaj de la profunda, politika kaj administracia reorganizado.

La Mansa remparo estas la plej bone konservita en la tuta Empirio, same kiel tiuj de la du Imperiaj ĉefurboj Romo kaj Konstantinopolo.
Konstruita je la fino de la tria jarcento (280-290), la remparo protektis la loĝantojn de Le Mans kontraŭ la atakoj de la Bretonoj kaj de la Vikingoj dum la 9a jarcento, do dum ses jarcentoj post ĝia konstruo.
Pliaj remparoj estis konstruitaj dum la 13a-14a kaj 15a jarcentoj por plifortigi la protektadon de la urbo.

Tiu fortreso de la Basa Imperio kun perimetro kiu longas 1,3 km, enfermas naŭ-hektaran spacon, kiu fariĝis, dum dek kvin jarcentoj la historia kerno de la urbo.
La remparo estas rimarkinda pro la riĉeco kaj la unika abundeco de la geometriaj ornamoj de siaj eksteraj masonaĵoj, kies dominanta koloro valoris la epiteton « ruĝa urbo ».

Sen vera fundamento, la remparo montras bazon el ŝtonoj tavolitaj kaj nude juntitaj.
Enkadriga ĉizaĵo kaj skulptitaj bosoj montrantaj arko-desegnoj ornamas kelkfoje tiujn ŝtonblokojn.

La ekstera ornama masonaĵo konsistas el zorge rektaj vicoj da malgrandaj ŝtonoj, kiuj tavoloj da brikoj alternas je regulaj distancoj.
Tiujn materialojn ligas roza mortero, kies koloron oni akiris per pistita briko aŭ tegolo aldonita al la sablo kaj kalko.

La konstruistoj uzis la malsamajn kolorojn de la ŝtonoj por krei geometrian ornamon kun lozanĝoj, oblikvaj linioj, trianguloj, cirkloj, angulaj krampoj, blankaj rektaj kaj nigraj inversaj lozanĝoj.

Dek unu turoj ankoraŭ estas videblaj, precipe borde de la rivero Sarthe. Iliaj formoj estas diversaj, tamen pli oftas la oblonga duoncirklo. Pli malofte aperas la seslatera kaj hufuma formo.

Tri poternoj ankoraŭ ekzistas sur la okcidenta flanko de la remparo : la Poterno de la Tunelo, la Granda Poterno kaj la Poterno de la Malgranda Sankta Petro.

Pro ĝia bone konservita stato, la Galla-Romia remparo en Le Mans estas unika monumento en Francio. Jam de pli ol 1700 jaroj, ĝi atestas pri la bonega kvalito de la Romia konstruado kaj pri la ĉefurba rolo kiel « Civitas » de
la urbo Le Mans.


Documents
la_romia_remparo.pdf 3.1 Mio / PDF