
Iloj por bone esperantigi / Outils pour bien traduire en espéranto
Mi deziras prezenti al vi tri gravajn ilojn.
1 Vi ja bone konas PIV. Sed eble vi konas ĝin nur papere.
Kaj interete ? (Vidu ĉi tie : https://vortaro.net/)
Tiu fama vortaro disponeblas senpage, rapide, facile.
2 Kaj pri gramatiko ? (Vidu ĉi tie : https://bertilow.com/pmeg/index.html)
Nun Pomego estas kutime uzata. La vorto "Pomego" estas ŝerco : ne temas pri grandega pomo, sed pri PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).
Bedaŭrinde, oni foje devas malfacile serĉi tion, kion oni volas scii.)
3 Tekstaro (Vidu ĉi tie : https://tekstaro.com/)
Tiu lasta ilo estas bonega. Ĝi facile ebligas trovi bonajn esprimojn. Temas pri aro de bonaj tekstoj, kies aŭtoroj estas elstaraj esperantistoj.
Unue skribu vian serĉon. Povas esti vorto, aŭ frazo. Due alklaku la butonon "ĉiuj". Kaj "ek" !