Gaston Waringhien, rédacteur de revues littéraires
Article mis en ligne le 19 janvier 2021
dernière modification le 16 janvier 2021

Literatura Mondo

Tra multaj recenzoj literaturaj studoj, tradukoj de poemoj kaj eldonaĵoj de originalaj poemoj, Waringhien de 1927 ĝis 1949 kunlaboris al la prestiĝa literatura revuo Literatura Mondo.

Eldonita en Hungario, tiu revuo malaperis en 1949, pro politikaj kialoj : ĝi ne estis sufiĉe laŭda al la tiama politika reĝimo de Hungario.

La kreema svarmego de Literatura Mondo venas el la kunlaborado de tutmondaj esperantistaj verkistoj. Tiel Gaston Waringhien en 1927 elkovris la poezian verkon de iu eminenta hungara poeto, Kàlmàn Kalocsay. Kun li, li ekis fruktodonan kunlaboradon.

Longa kaj fekunda amikeco

Same kiel li kreskigis intereson por esperantaj gramatiko kaj leksikografio, korespondante kun Émile Grosjean-Maupin, Gaston Waringhien ekis ekde 1927 alian abundan kaj fruktodonan korespondadon (kiu daŭris 49 jarojn !) kun la hungara esperantista poetisto Kàlmàn Kalocsay, dek jaroj pli aĝa ol li (1891-1976).

Per la graveco kaj la kvalito de ilia verko (kaj ambaŭa kaj unuopa) Waringhien kaj Kalocsay plej multe laboris por igi Esperanton granda literatura lingvo.

Ili kunlaboris en poezia kreado, same kiel leksigologiaj aŭ gramatikaj laboradoj.

La atenta leganto ja ne miros vidi la nomon de tiu talenta « rivalo-komplico » kiu ofte aperas : Waringhien kaj Kalocsay.

La Nica Literatura Revuo

La 11an de aŭgusto 1954, Waringhien troviĝis en Vence, urbeto proksima al Nice (suda Francio). Li havis la surprizon ricevi la viziton de iu 50-jara esperantisto el Nice, kiun ĝis tiam li nur malmute konis, Raymond Fiquet, prilaboristo de italaj marmoroj. Ĉi tiu proponis al li la eldonadon de sendependa literatura gazeto, kies administradon kaj financadon li pretis preni sur sin. Tiel naskiĝis la Nica Literatura Revuo (NLR), kiu iĝis vere inda daŭriganto de Literatura Mondo.

Waringhien konsentis esti ĝia ĉefredaktoro. La unua numero aperis en septembro 1955. Poste, la Nica Literatura Revuo aperis regule ĉiun duan monaton ĝis aŭgusto 1962, kiam ĝis ĉesis aperi pro financaj kialoj.

Entute aperis 42 numeroj, sume 1680 paĝoj. La rolo de tiu revuo en la evoluo kaj disvastigo de la esperanta kulturo estis grandega. Dum sep jaroj, ĝi aperigis kontribuaĵojn originalajn kaj tradukajn, beletrajn kaj literaturkritikajn, de preskaŭ ĉiuj plej gravaj verkistoj internacilingvaj : William Auld (Skotlando), Gyula Baghy (Hungario), Geraldo Matos (Brazilo), Miyamoto Masao (Japanio)...


«  Literatura Mondo »


Au travers de nombreuses recensions, études littéraires, traductions de poèmes et publications de poèmes originaux, Waringhien fut de 1927 à 1949 un des collaborateurs de la prestigieuse revue littéraire espérantiste «  Literatura Mondo  » (le monde littéraire).
Publiée en Hongrie, cette revue dut cesser sa parution en 1949 pour des raisons politiques (elle n’encensait pas suffisamment le régime politique hongrois de l’époque).
Un des secrets du foisonnement créatif de la «  Literatura Mondo  » fut qu’elle permit à des auteurs espérantophones du monde entier de travailler ensemble. C’est ainsi que Gaston Waringhien découvrit en 1927 l’œuvre poétique de l’éminent poète hongrois Kàlmàn Kalocsay avec qui il entamera une collaboration des plus fructueuses.

Une longue et féconde amitié

Tout comme il avait développé un intérêt pour la grammaire et la lexicographie de l’espéranto en correspondant avec Émile Grosjean-Maupin, Gaston Waringhien entamera en 1927 une autre abondante et fructueuse correspondance - qui durera 49 ans !- avec le poète espérantiste hongrois Kàlmàn Kalocsay, de 10 ans son aîné (1891-1976).
Par l’importance et la qualité de leur œuvre (tant commune que respective) Waringhien et Kalocsay vont contribuer d’une façon majeure à élever l’espéranto au rang de grande langue littéraire.
Leur collaboration se fera tant dans le domaine de la création poétique que des travaux lexicologiques ou grammaticaux.
Le lecteur attentif ne s’étonnera donc pas de voir apparaître fréquemment au détour d’un paragraphe le nom de ce talentueux « rival-complice » de Waringhien que fut Kàlmàn Kalocsay.

« La nica literatura revuo »

Le 11 août 1954, Waringhien se trouvait à Vence, petite ville proche de Nice, quand il eut la surprise de recevoir la visite d’un espérantiste niçois qu’il ne connaissait pas, Raymond Fiquet , 50 ans, professionnel des marbres italiens. Celui-ci lui proposa l’édition d’un journal littéraire indépendant dont il assurerait l’administration et le financement. C’est ainsi que naquit la «  Nica Literatura Revuo  » (Revue Littéraire Niçoise), qui devint le digne successeur de «  Literatura Mondo  ».
Waringhien consentit à en être le rédacteur en chef. Le premier numéro parut en septembre 1955. Ensuite, la Nica Literatura Revuo parut régulièrement tous les deux mois jusqu’en août 1962 ; elle cessa alors de paraître pour des raisons financières.
En tout, 42 numéros parurent, totalisant 1680 pages. Le rôle de cette revue dans l’évolution et la diffusion de la culture en langue espéranto fut immense. Durant sept ans, la Nica publia des contributions originales et traduites, littéraires et critiques, de presque tous les plus grands écrivains en langue internationale : William Auld (Écosse), Gyula Baghy (Hongrie), Geraldo Matos (Brésil), Miyamoto Masao (Japon) ...